Motorveturilo estas mem-pelita veturilo, plej ofte rad-enhavaj, kiuj ne funkcias sur reloj, kiaj ĉe trajnoj aŭ tramoj. La veturila pelilo estas havigita de motoro, kutime eksplodmotoro, aŭ elektromotoro, aŭ kelka kombino de ambaŭ, tiaj kiaj ĉe hibrida veturilo aŭ konektebla hibrida elektra veturilo. Por juraj celoj veturiloj estas ofte identigitaj ene de nombraj veturiloklasoj kiaj aŭtoj, busoj, motorcikloj, ĉiagrundaj aŭtomobiloj, kamionetoj kaj regulaj kamionoj. Tiuj klasigoj varias laŭ la juraj kodoj de ĉiu lando. ISO 3833:1977 estas la normo por ŝosecirkulaj vetrilotipoj, terminoj kaj difinoj.[1] Ĝenerale por eviti postuli al handikapuloj havi posedi ŝoforpermesilon por uzi ĝin, aŭ postuli matrikulojn kaj asekuron, energiuzantaj rulseĝoj estas specife ekskluditaj jure el esti konsiderataj motorveturiloj.